25 de Noviembre 2003

PAPERO KAJ KLAVARO

Antaŭ ĝuste kvin jaroj, la 25an de novembro de 1998, mi ekverkis surpaperigitan taglibron, kies foliojn mi dum kelkaj semajnoj aŭ monatoj ne daŭre nek tute literplenumis. Hodiaŭ mi aĉetis kajeron, kiu al mi kostis XX eŭroj, por daŭrigi tiun malnovan kutimon perditan. Ĉu mi estos tiel verkikapabla, ke mi samtempe kunportos du taglibrojn, unu el ili papere kaj intime, kaj la alia interrete kaj publike? Mi esperas, ke jes.

Alia problemo estas la lingvo uzota. Mi intencos verki esperante kaj per mia denaska lingvo, la kastila. Sed eble vi jam rimarkis, ke mi ne tre bone -fakte malbone- scipovas la lingvon de Zamenhofo. Tiu estas la problemo, kiun mi antaŭe rimarkigis vin, tiu de la ebleco verki bele kaj malbanale en esperanto. Mi esperas, ke mi atingos la solvon ankaŭ al tiu aparta problemo.

Sed ne ĉio estas problema!

Escrito por | Enretigita de Kapuleto Sepa a las | je 25 de Noviembre 2003 a las 11:30 PM
Comentarios | Komentoj
Mandar un comentario | Sendi komenton









¿Recordar informacion personal? | Ĉu memori personan informon?